• Auteur : http://www.mozilla.org/
  • Date : 18a januaro 2005 (20a januaro 2005)
  • Licence : Mozilla Public License (MPL) link_license
  • Logiciel : Mozilla (Notice Framasoft)

Mozilo

Mozilo estas ambicia profekto por donaci liberan foliumilon al la komunumo.

Ĝi kompreneble proponas foliumilon, sed ankaŭ mesaĝilon, novaĵlegilon, IRC-klienton (por la rekta diskutado "chat") kaj eldonilon de retpaĝoj, ideala en niaj lernejoj pro sia simpleco jkaj siaj kvalitoj.

La versio 1.7.x eliris. La novaĵoj estas similaj al tiuj de Firefox kaj Thunderbird. Ni aparte menciu :

  • pli granda rapideco por la ekigo de la foliumilo kaj por la alŝutado de la retpaĝoj
  • multaj plibonigoj por la blokado de la reklam-fenestroj
  • ebleco eviti la blokadon de la kunteksta menuo, devigita de iuj TTT-ejoj
  • neceso doni konfirmon antaŭ ol instali iun ajn bildon kiel ekranfundon
  • kelkaj korektoj pri sekureco kaj korektoj de cimoj

Mozilo 1.7 iĝas la referenco por la stabila disvolvo de la ligitaj programoj : alivorte, ĉiuj programoj bazitaj sur Mozilo (Firefox, Thunderbird, la venonta versio de Netscape ktp...) de nun baziĝos sur la versio 1.7 (kaj ne plu sur la versio 1.4).

Unuvorte, jen plia eksterordinara ekzemplo pri la sukceso de la komunumo de la liberaj programoj !

Mozilo ankaŭ ekzistas en Esperanto.

Commentaires

<< Poster un message >>
:: question :: précision :: avis :: commentaire :: bug ::

Informations complémentaires

Informations générales

Lire en musique

Godon
Un talentueux groupe de rock alternatif, figure de proue d’un mouvement de fond
Télécharger au format Ogg
Creative Commons BY-NC-ND

Juste une image

No title No title
Creative Commons BY