• Auteur : http://www.spip.net/fr
  • Date : 8a novembro 2004 (8a novembro 2004)
  • Licence : GNU General Public License link_license
  • Logiciel : SPIP (Notice Framasoft)

SPIP 1.7.2

Malgrandaj plibonigoj de la 1.7.1 cxefe por la mastrumado de la lingvoj.

Ĉu vi volas krei TTT-ejon ? Ĉu vi jam antaŭvidas, ke temos pri kunlabora laboro ? Tiam SPIP eble estas la ilo, kiun vi bezonas.

Flanka noto : SPIP apartenas al la ampleksa familio de la TTT-ejoj kun dinamikaj paĝoj, kiujn oni ofte nomas per CMS ([Content Management System]).

Diference de statika TTT-ejo kie vi kreas (kun klopodegoj) ĉiun paĝon, dinamika TTT-ejo disigas, por via plej granda komforto kaj por pli granda efikeco, la formon (la grafika ĉarto) kaj la enhavon (plejofte temas pri teksto). Tiu enhavo estas stokita en datenbazo (plejofte [mySQL]), kiu estas vokita de la servilo (plejofte [Apache]) danke al programlingvo (ĝenerale [PHP]). _ Por verki paĝojn, sufiĉas tiam skribi tekston en fakoj per formularoj en via navigilo. Tial ekzistas publika parto (la TTT-ejo vidata de la vizitantoj) kaj privata parto (la administrado de via CMS).

SPIP apartenas al tiuj TTT-ejoj, kiuj funkcias per CMS. Pro la fakto, ke ĝin uzas Framasoft ĉi tie, ni malfacile sukcesos esti objektivaj. Por ni simple temas pri unu el la plej grandaj sukcesoj en la sfero de la liberaj programoj franclingvaj (kun ekzemple la grupo Linux Mandrake, sed tie ni eliras el la asocia mondo por eniri la entreprenan). SPIP ankaŭ estas kunlabora sukceso ĉar la projekto estas subtenata de ampleksa kaj aktiva komunumo, kiu certigas al ĝi viglecon, kvaliton kaj kapablon plu daŭri.

Forumoj, aldonitaĵoj, multlingvismo, ktp... : la listo de la funkcioj estas longa, sed plej grava estas, ke ĝia labormaniero faciligas la akcepton de ttt-ejaj redaktantoj, de kiu estos petita neniu alia kapablo ol la kono de sia navigilo... kaj la konektitecon !

Tiel ni troviĝas en la plej favoraj kondiĉoj por ke via TTT-ejo iĝu ampleksa kunlabora projekto, ĉar ju pli multaj, des pli amuze

Tamen, necesas agnoski ke la ĉefadministranto devas ekmastri la tutan sistemon kaj ties logiko. Sed poste, kia fleksebleco !

Ĉu vi volas elprovi SPIPon el interne kaj samtempe helpu nin ? Tiam iru al nia spaco dediĉita al novaĵoj kaj ĝisdatigoj kie ni invitas vin memredakti klarigan slipon de la TTT-ejo tra privata interfaco (ekzakte kiel la teksto, kiun vi nun legas).

Resume. Framasoft ne estus tio, kion ĝi estas sen SPIP ĉar, sur interreto pli ol alie, de la teĥnikaj elektoj kaj eblecoj devenas la labora kaj organiza sistemoj. Tiuj de SPIP konvenas perfekte al ni.

Unuvorte : dankon !

Lastminute : nova versio 1.7.2, legi ĉi tie la aldonojn (etaj sed utilaj) al la versio 1.7.1

Fine oni sciu, ke SPIP ekzistas ankaŭ en Esperanto.

Commentaires

<< Poster un message >>
:: question :: précision :: avis :: commentaire :: bug ::

Informations complémentaires

Informations générales

Juste une image

M O R N I N G. Pushkar M O R N I N G. Pushkar
Creative Commons BY