• Auteur : http://www.videolan.org/
  • Date : 1a januaro 2005 (12a januaro 2005)
  • Licence : GNU General Public License link_license
  • Logiciel : VLC media player (Notice Framasoft)

VideoLAN (VLC) 0.7.2

Pli kaj pli, studentoj ekfaras projektojn sub publika permesilo (GNU/GPL) dum siaj lernojaroj. La spektinda jeno ekigxis en la fama pariza supera lernejo "École Centrale" [1].

La origina celo de VideoLAN estis ebligi, ke la studentoj atingu la televidprogramojn en siaj cxambroj, tra la komputilreto

VideoLAN tamen tre evoluis kaj gxiaj ebloj estas nun multaj

VLC media player estas la cxefa programaro de la solvo VideoLAN.

Temas pri videolegilo vere plurcela, kiu kapablas legi tre diversajn auxdformatojn kaj videoformatojn (MPEG 1/2/4, DivX, XviD, AVI, Ogg, MPEG Audio, MP3, Vorbis, Théora, ...) sen eksternaj kodeksoj. Krom la dosieroj, gxi ankaux povas legi la lumdiskegojn (DVD), la auxdlumdiskojn, la videolumdiskojn, retfluojn (TTT-radion kaj TTT-televidon, plurdissendajn fluojn UDP, realtempajn fluojn RTP/RTSP), ek de kodilaj kartoj aux akirilaj kartoj, sub Vindozo same kiel sub GNU/Linukso, kaj ek de satelitkartoj (nur sub Linukso).

VLC igxis referenca plurmedia legilo pro sia fortikeco, kiun demonstras sia granda kapableco por legi video-dosierojn dum ilia elsxutado enkadre de samtavola komunikado P2P (kiel sur EMule aux Kazaa).

Plie, VLC estas programaro, kiu kapablas dissendi sur reton aux savkopii fluojn. Vi tiamaniere povas gxin uzi por dissendi laux la protokoloj HTTP, UDP, ... VLC komplete kongruas kun la protokolo IPv6.

Tiu dissendofunkciaro inkludas ankaux sistemon por transkodi la fluojn, kiu permesas, ekzemple, dissendi lumdiskegon samtempe kodatan al DivX se la reto ne akceptas la fluon de lumdiskego. Kun VLC, kio legeblas, tio dissendeblas kaj transkodeblas.

Krome, VLC estas plurplatforma programaro, fukcianta sub Vindozo, Makintosxa OSX, GNU/Linukso, BSD, multaj Uniksaj sistemoj, sub la Linuksaj Familiar kaj Zaurus (Linukso por posxkomputilo). Aldonota estos versio, nun pretigata, por PocketPC (posxkomputilo sub Vindozo).

Troveblas abunda dokumentaro sur la oficiala TTT-ejo (ne ankoraux tradukita).

[1] La evoluiganta skipo estas nun internacia

Commentaires

<< Poster un message >>
:: question :: précision :: avis :: commentaire :: bug ::

Dankon ! , le 23a marto 2008 (0 rép.)

Pro tio artikolo. Mi tute ne sciis ke tiu projekto komencis en kapo de franca studento.

Mi povas informi, ke gxi ankaux ne tradukigxis al la internacia lingvo.

Répondre à ce message

Informations complémentaires

Informations générales

Juste une image

M O R N I N G. Pushkar M O R N I N G. Pushkar
Creative Commons BY